La financa krizo de 1997 en Azio estis periodo de financa krizo kiu frapis multon de Orienta kaj Sudorienta Azio kiu komencis en julio 1997 kaj okazigis panikon de tutmonda ekonomia kolapso pro la antaŭaj okazoj de financa kontaĝo.
La krizo startis en Tajlando (tie konata kiel la krizo Tom Ĝum Goong; en taja: วิกฤตต้มยำกุ้ง laŭ tipa supo) kun la financa falo de la Tajlanda bahto post la Tajlanda registaro estis devigita reflosigi la bahton pro manko de eksterlanda valuto por subteni la ekvilibron de sia valuto rilate al la Usona dolaro. Tiam, Tajlando estos akirinta grandan eksteran ŝuldon kio faris, ke fakte la lando bankrotis eĉ antaŭ la kolapso de sia valuto.[1] Dum la krizo etendiĝis, en plej el Sudorienta Azio kaj Japanio falegis la valutoj,[2] senvaloriĝis la borsoj kaj aliaj financaj valoroj, kaj eksplodis enorma privata ŝuldo.[3]
Indonezio, Suda Koreio, kaj Tajlando estis la landoj plej tuŝitaj de la krizo. Ankaŭ Hongkongo, Laoso, Malajzio kaj Filipinoj estis frapitaj de la falo. Brunejo, Ĉinio, Singapuro, Tajvano, kaj Vjetnamio estis malpli tuŝitaj, kvankam ĉiuj suferis pro perdo de komercaj peto kaj fido tra la mondoregiono. Ankaŭ Japanio estis tuŝita, kvankam malplej grave.